Proletaria Kantaro/Himno de la subpremitoj

El Vikifontaro
31. Himno de la subpremitoj
Angelo Tonello[1]
Muziko de Fritz Bunge[2]
Itala

Leviĝu, leviĝu, nesciantaj ĉifonuloj,
Subpremitaj por longa tempo kaj peniga labor’;
Antaŭ la grandega furiozo de la sklavuloj,
Ne regas malsaĝa potenco de la or’.
Eliru ĉifonuloj viajn malsekajn ruinojn,
Alarmo forkuru, flugu al la batal’;
Ili ŝtelas vian panon kaj insidas viajn virinojn,
Detronigi la fiburĝojn alvokas nin signal’.

Estas niaj la belegaj palacoj orumitaj,
Ti-kie mallaboras la riĉularo;
La kampoj banataj de niaj ŝvitoj,
Estas niaj, kaj nia estas la rikolto de l’ kamparo.
Rekantaĵo


El miloj forlasitaj, furiozaj ekscitemuloj,
Al la suno malfaldu la ruĝan flagon;
Estas pli bone fali kiel fortuloj,
Ol la frunton kurbigi en sklavema ago.
Rekantaĵo

Kuraĝu, kamaradoj, la tagoj atendataj,
De la koler’ haltigitaj, malproksime ne estas;
En la blindaj dometoj ni mortiĝas malsataj,
En mezo de la reĝejo la reĝoj festas!
Rekantaĵo

El nestoj malsekaj, el malpuraj kabanoj,
La sankta kanajlo jam kuras al la batalo;
Estas dekoj, centoj kaj miloj da domaĉanoj,
Kiuj leviĝas svingante per la ŝtalo.
Rekantaĵo


Esp.igis G. Merlini.

Piednotoj[redakti]

  1. (Naskiĝis en Fontanelle d’ Oderzo-Treviso. Li estis didaktika direktoro. Starigis kaj direktis kelkajn ĵurnalojn de socialista propagando. Vigla parolanto popola; ĵurnalista batemulo.)
  2. Originala muziko itala nericevebla; tial novkomponita por nia Kantaro de nia SAT-komponisto.