Proletaria Kantaro/La Soldata Kanto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
64. La Soldata Kanto[1]
(anonima)
KastiliaMuz. J. Serrano.

Por defendi tiranojn
Kazernon veninta,
Hontegon mi sentadas,
Ĉar mi enirinta.
Krimul’ mi iĝis
Per la uniform’.
Vidante la traktadon,
Donatan en kazern’,
La patrino de l’ soldato
Estas ploranta lin.
Patrino mia, mia,
Ne indas mi por vivi —
Fremdajn patrinojn ofendante,
Mi ankaŭ ofendas vin. —
Ĵurpromeson mi faris,
Sed ĝi ja ne valoras,
Ĉar la flago mia
Estas el libereco kaj amo.
Ĵurpromeson mi faris,
Sed ĝi ne estis valora,
Ĉar estis la tiraneco,
Kiu, en tiu tago,
Al mi ĝin forrabis.
Kaj mi batalos nur
En la nomo de l’ sankta libereco.
Kaj la amo, kiun mia animo enfermas,
Malbenante la militon,

Pulsante estas: Kial mortigi?!, kial mortigi?
Anarkio, patrino mia;
Nur vi impulsas min al la heroago,
Superante la epopeojn
De l’ Granda Revolucio.
Fratoj: La mondo esperas
De niaj klopodo kaj kuraĝo,
Ke vi detruos per la ŝtalo
La tiranecon kaj la subpremon.


El kastillingvo tradukis Barcelona Grupo de S.A.T.-anoj


Piednotoj[redakti]

  1. Eble ni ne ĉion sukcese adaptis al muziko. Ni pli mallongigis la originalan muziktekston, forlasante iajn partojn. Niaj hispaniaj kamaradoj, ne liverinte ellaborite la materialon, trarigardu, juĝu, ĉu ni sukcesis k. helpu plibonigi, se necese. — Eld.