Proletaria Kantaro/Mia preĝo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
62. Mia preĝo
Bulgara
Poezio Hristo Botev — Muziko Al. Krestev

Dio mia, justa Dio,
Ne vi en ĉiela foro,
Mi nur preĝas al vi, Dio,
Kiun sentas mi en koro.

Ne vi, kiun tro adoras
Pastroj kaj monaĥoj piaj
Kaj al kiu monsonoras
Ortodoksaj brutoj niaj.

Ne vi, kiu el ter’ kreis
pragehomojn por sufero —
Fratoj miaj jam pereis
Sklave vivi sur la tero.

Ne vi, kiu nur sankcias
Patriarkojn, papojn, reĝojn —
Pri sklavaro vi ne scias,
Vi ne aŭdas ĝiajn preĝojn.

Ne vi, Dio mensogula
De tiranoj hipokritaj,
Ne, idolo mortigula
De vivuloj sklavigitaj.


Sed vi, Dio de l’ prudento,
Defendanto de l’ sklavaro,
Kies feston de konsento
Baldaŭ gloros la homaro!

En animojn Vi inspiru
Al libero amon koran
Por ke peli ĉiu iru
Malamikon senhonoran!

Faru manon mian ŝtalo,
Armu min per fera povo:
En la fajro de l’ batalo
Ankaŭ mi la morton trovu!

En land’ fremda junan koron
Vi ne lasu velki, Dio —
Silentiĝi mian vokon
Kvazaŭ en dezerto krio.


El la bulgara tradukis Ivan Dobrev.