Proletaria Kantaro/Tord Foleson

El Vikifontaro
42. Tord Foleson
Norvega kanto de Per Sivle
Trankvile, sed forta ritmo.G. Ad. Uthmann.

La tempo malnova kontraŭ nova en val’
Norvega staris por mortbatal’.
Jen la mortontoj kontraŭ nova la vivofort’,
Jen la kreskontoj kontraŭ putra perea sort’.
La glavojn eltiris en sama la hor’
Kuraĝa juna Olaf kaj maljuna griza Tor.
Kaj eksonis la korn’, ke bruegis la tero,
Kaj siblis la sagoj kaj morttrafis fero.

Raportas la famo pri glora kuraĝul’,
Tord Foleson, Olaf’a standardul’.
Pri tiu flagportanto oni kantos, raportos
Dumdaŭre standardojn oni nur portos.
Ĉar, kiam lin trafis mortiga la ŝtal’,
Li paŝis antaŭen al arda batal’
Kaj la flagan stangon per lasta fort’
Puŝis enteren, ĵus antaŭ la mort’.
La legendo diras: Jen mortis li,
Sed la standardo firme staris ĝi.
Kaj tion la hom’ por memoro ricevu:
En batalo sanga la flagon li levu.
La viro falu, sed standard’ staru firm’,
Samkiel Norvega Tord, libereca ŝirm’.
Ja estas bonega, granda tera sort’
Ke staras standard’, spite homa mort’!


Trad. A. Sproeck.


  Ĉi tiu verko estas traduko kaj havas alian statuson de kopirajto ol la aplikebla kopirajta protekto de la originala enhavo.
Originalo:

Ĉi tiu verko estis publikigita antaŭ la 1-a de januaro 1929 kaj estas publikhavaĵa tutmonde, ĉar la aŭtoro mortis antaŭ almenaŭ 100 jaroj.

 
Traduko:

Ĉi tiu verko estas publikhavaĵa en Usono, ĉar ĝi estis publikigita antaŭ la 1-a de januaro 1929.


La aŭtoro mortis en 1978, do ĉi tiu verko estas ankaŭ publikhavaĵa en landoj, kie la tempo de aŭtorrajta protektado estas la vivo de la aŭtoro plus 30 jaroj aŭ malpli. Ĉi tiu verko povas esti publikhavaĵa ankaŭ en landoj kun pli longa tempo de protektado, kiuj respektas la regulon de pli mallonga periodo por alilandaj verkoj.