Prologo/Ciklo de l’ Arĝenta Astro

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ciklo de l’ Arĝenta Astro

Dediĉas al Nekrasov N.


I

Aspergas mi per spermo de l’ espero
virginon de l’ arĝenta astro
en la arom’ de ŝia sino ĉasta
dum farniento de l’ vespero.
Aspiras mi per spiro de l’ pasio
elkrei novan mondon de la sonoj —
mi, nova pastro de l’ venonta dio:
virgino de l’ arĝenta astro
de l’fantaziaj tonoj.
Al foraj kaj viziaj regionoj
mi venas de l’ estonto gasto,
virginon aŭreolos mi per kronoj
el fonto de l’ anim’ elasta.
Karesvario — ritmo de l’ mezuro
de mia am’ senfunde-ĝua;

kaj kisoj dolĉaj — rimoj-uverturo
de l’ delikatpasio blua.
Kaj sakramentas mi dum la vespero,
mi nova, juna kaj onteca pastro,
virginon de l’ arĝenta astro
aspergas mi per spermo de l’ espero.

II

En ornato orname orita
ĉe altaro de l’ vorto mi staras,
kiel orfo ĉe pordo fermita
de l’ morto...
Kaj orgen’ al orelo ordonas
enaŭskulti por ĉiam sonkulton —
orakolon de la Oriono
radia...
Tra la orto al la oriento
kore celas dezire-ribela
oremuso de mia belsento
aspire...
Oro, ornamo, ornato
alternas en alto interna...
Mi — pastro de la nekonato —
staras ĉe ĝia altaro
lumate de l’ astro eterna
arĝenta.


III

Per akraj strofoj mi traversos vivon,
kreante revan riĉon,
amaran forgesante efektivon
kaj malfeliĉon.
El kaĝo de l’ tagvica trivialo
mi celas al mistera transo,
mi — Don Kiĥot naivkristala —,
por esti for de Sanĉo-Panso.
Per trilflugiloj de koloroj-versoj
nuancas mi per skvamoj-asonancoj
kaj ronde-flugas tra la universo
en furioz-ebriaj dancoj.
Por iu « danse macabre », — por mi nur gajo
kaj senfineco de l’ mezuro,
por iu — vintro, sed por mi — floranta majo
kaj brila suno en lazuro.
Ĉu iu kredos mian religion —
ne interesas min ja tio,
sed mi adoras fantazion, —
ĝi estas mia dio.
Kaj antaŭ la altaro de Fabeloj
incensas mi, poeto-pastro;
Virginon de l’ arĝenta astro
adoras mi en himnoj belaj.


IV

En maten’ perlamote flagranta,
kiam brilis la ros’ en petaloj,
al surlagaj lilioj-pokaloj
vidis mi beljuninon kurantan.
Diafanis la korpo gracia,
en la faldoj de lag-arbetaro
papiliis orece la haro
sub la kisoj de l’ suna radio.
Kaj aero karese vualis
belfiguron de l’ stranga junino;
sed subite ŝi falis,
en unu momento
mi alkuris, rekonis:
Virgino
de l’ astro arĝenta.


Voznesensk, 28 Novembro 1922.