Prospekto

El Vikifontaro
Prospekto ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Prospekto

La lingvo internacia „Esperanto“ en mallonga tempo trovis multegon da amikoj en diversaj landoj. La nombro de tiuj ĉi amikoj kun ĉiu tago, kun ĉiu horo kreskas, kaj nun jam forte estas sentata la bezona de ia organo, kiu interligus ĉiujn la disĵetitajn amikojn kaj donus al ili la eblon paroli kaj konsiliĝi unu kun la alia. Obeante la peton de multegaj amikoj de la lingvo Esperanto, ni decidis fondi gazeton, kiu havos la celon labori por la progresado de tiu ĉi lingvo kaj por la vastigado ĝin en la mondo. La ĉefan kondukadon de nia gazeto prenis sur sin la aŭtoro de la lingvo mem (Dr. Zamenhof), kaj tial nia gazeto estas centra organo por ĉiuj disĵetitaj amikoj de nia afero.

Ekster la riĉa materialo por legi kaj por perfektiĝi en la lingvo, la leganto trovos en nia gazeto diversajn sciigojn pri la irado de la afero, proponojn kaj konsilojn por tiuj, kiuj volas labori por nia afero, kaj en la „Respondoj al la amikoj“ estos donataj respondoj je la diversaj apartaj demandoj, kiuj venas de multaj personoj.

Ĉiujn amikojn de la lingvo Esperanto ni petas sendadi al ni ĉiam sciigojn pri la progresado de nia afero en ilia loko kaj ankaŭ proponojn kaj konsilojn, kiujn ili trovos utilaj por nia afero.

Nia gazeto havos intereson ne sole por la amikoj de la lingvo „Esperanto“; ĝi havos ankaŭ vivan intereson por ĉiuj, kiuj sin interesas je la ideo mem kaj ĝis nun ial ne aliĝis ankoraŭ al la amikoj de la lingvo „Esperanto“. La lingvo Esperanto ne estas fermita kaj neŝanĝebla. En la afero de la lingvo internacia diras la aŭtoro de tiu ĉi lingvo: „Mi ne volas esti leĝdonanto: mi donis nur la fundamenton, kaj nun mia rolo estas finita, kaj la sorto de la lingvo internacia sin trovas nun en miaj manoj ne pli multe ol en la manoj de ĉiu alia amiko de tiu ĉi lingvo. Leĝdonantoj en la afero de la lingvo internacia de nun devas esti nur logiko, talento, kaj la opinio de la plejmulto. Ĉio en la lingvo devas resti tiel, kiel decidos la plej multaj, tute egale, ĉu mi persone konsentos aŭ ne.“

La demando pri lingvo tutmonda havas grandegan signifon. Se nia sankta celo estos atingita, tiam nia centjaro brilos eterne en la historio de la homaro. Kun la efektiviĝo de nia afero efektiviĝos la plej kuraĝa, la plej kara sonĝo de la homaro. Tial ni esperas, ke ĉiu, al kiu la interesoj de la homaro estas karaj, donos al ni helpan manon, tiom pli, ke nia afero postulas de ĉiu tre malmulte da oferoj kaj laboroj: la lingvon Esperanto oni povas ellerni en kelkaj tagoj, kaj tiuj, kiuj ne volas labori eĉ kelkajn tagojn, povas ellerni la lingvon eĉ tute sen laboro; ĉar la lingvo Esperanto estas tiel konstruita, ke traleginte en 10 minutoj la malgrandan gramatikon, ĉiu bone edukita homo povas rekte, sen ia preparo, komenci la legadon de libroj gazetoj en tiu ĉi lingvo, kaj tiam li devos en la komenco de tempo al tempo enrigardi en la vortaron, sed post kelka tempo li tute libere komprenos ĉion sen vortaro. Traleginte sen ia malfacileco kelkajn librojn aŭ kelkajn numerojn de gazeto en la lingvo Esperanto, ĉiu kun plezuro ekvidos, ke li jam scias tiun ĉi lingvon, tute ĝin ne lerninte. Ju pli da subteno oni oferos al ni, des pli rapide nia sankta afero atingos la celon. Ni esperas, ke nia afero ne rompiĝos pro la indiferenteco de la publiko, kaj ĉiu, kiu ricevos tiun ĉi numeron, ne sole mem kun plezuro fariĝos nia abonanto, sed li disvastigos ankaŭ nian gazeton inter siaj amikoj kaj konatoj.

La dua numero de nia gazeto eliros la 1an de oktobro kaj la sekvantaj numeroj elirados la 1an de ĉiu monato, en tiu sama grandeco kaj formo kiel la nuna numero. Ĝi kostas 1 markon por ¼ jaro.

La Redakcio.