Saltu al enhavo

Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/1056

El Vikifontaro
Esperantista Centra LibrejoParis (p. 64)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  1055
1057  ►

1056. — Se kalumnio eĉ pasas, ĝi ĉiam ion lasas.

Serpenton oni povas eviti, sed kalumnion neniam.

Kontraŭ kalumnio helpas nenio.

Kalumniante konstante, oni eĉ anĝelon nigrigas.

Se kalumnio ne brulas, ĝi almenaŭ makulas.

Kontraŭ kalumnio ne povas batali eĉ dio.

Al la buŝo de « oni » neniu povas ordoni.