Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/1076
Aspekto
1076. — Eĉ ĉe kokino troviĝas propra inklino.
Eĉ najtingalo ne estas sen galo.
Akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras.
Eĉ muŝo sentas, kiam vi ĝin turmentas.
Se la kaliko tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas.
Por ĉiu plezuro devas esti mezuro.
Ĉio supermezura estas terura.
Troa festeno estas veneno.