Saltu al enhavo

Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/1078

El Vikifontaro
Esperantista Centra LibrejoParis (p. 66)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  1077
1079  ►

1078. — Kie estas harmonio, estas beno de Dio.

Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco.

Ŝafaro harmonia lupon ne timas.

Konsento konstruas, malpaco detruas.

Kie regas konkordo, regas ordo.

Konkordo malgrandaĵon kreskigas, malkonkordo grandaĵon ruinigas.

Kontenteco estas pli bona ol riĉeco.

Unueco donas fortecon.

Kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi.

Pli valoras konkorda ovo, ol malkonkorda bovo.

Por paro amanta ĉiu loketo sufiĉas.