Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/1135
1135. — Kiu tro bezonas, tiu leĝon ne konas.
Bezono estas plej forta ordono.
Mizero fara lerta, mizero faras sperta.
Mizero piedojn sanigas, kolon elastigas.
Instruas mizero manĝi panon sen butero.
Mizero saltas, mizero haltas.