Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/14

El Vikifontaro
Esperantista Centra LibrejoParis (p. 2)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  13
15  ►

14. — Mono plenumas ĉiujn oficojn.

Plej certa laboro — laboro per oro.

Por la mono pastra preĝo, por la mono romp' de leĝo.

Naskiĝu, edziĝu kaj mortu — ĉiam monon alportu.

Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas.