Saltu al enhavo

Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/210

El Vikifontaro
Esperantista Centra LibrejoParis (p. 13)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  209
211  ►

210. — Malaperis, kiel vaporo.

Li jam estas trans montoj kaj maro.

Kaptu lin kiel forflugintan venton.

Li forpelis siajn piedojn.

Malaperis kiel ŝtono en maron.

Diris kaj foriris.

Li pafis sin for.

Forsavis sian korpon kaj animon.