Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/225
Aspekto
225. — Knabon senfortan ĉiuj batoj atingas.
Sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj.
Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos.
Falinton ĉiu atakas.
Suferoj sufokas kaj homoj mokas.
Se la sorto vin batas, mokantoj ne mankas.