Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/229
229. — Pli bona ĉifona vesto, ol riĉeco en malhonesto.
Pli bona virto sen oro, ol oro sen honoro.
Pli bona pura konscienco, ol malpura potenco.
Havu poton malgrandan, sed mem estu granda.
Vesto eluzita, sed pureco spirita.
Mono perdita, nenio perdita, — honoro perdita, ĉio perdita.