Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/261
261. — Lumo fariĝos kulpulo troviĝos.
Pagos lupo por la ŝafo.
Ankaŭ la lupon atingos la sorto.
Por ĉiu ago venas la tempo de pago.
Trafos hakilo al ligno malmola.
Venos knabeto ankaŭ kun peto.
Ankaŭ diablo tondron suferos.
La forestanto ĉiam estas malprava.