Saltu al enhavo

Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/273

El Vikifontaro
Esperantista Centra LibrejoParis (p. 18)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  272
274  ►

273. — Ne ekzistas ofico sen benefico.

Regna kaso — bona ĉaso.

Estro ne malsatas.

Kie estas pano, ne mankas panpecetoj.

Kiu havas abelojn, havas mielon.

Hakado de ligno donas lignerojn.

Kiu panon donas, malsaton ne konas.

Estas ŝafoj, estos lano.