Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/285
285. — Lupo kaptas, sed li ankaŭ enfalas.
Buĉas la lupo, oni ankaŭ ĝin buĉos.
Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos.
Longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas.
Sian sorton neniu evitos.
Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata.