Saltu al enhavo

Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/303

El Vikifontaro
Esperantista Centra LibrejoParis (p. 20)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  302
304  ►

303. — Kiu naskiĝis sciuro, ne fariĝos vulturo.

Kia naskiĝis,tia grandiĝis.

Plej kuirita kampulo ĉiam restos krudulo.

Rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo.

Ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo.

En infano vidiĝas, kia homo fariĝos.

Nigran kornikon sapo ne blankigos.

Difekton de naturo ne kovros veluro.

Al farun' malbonspeca ne helpos la spico.

Konservas eĉ karbo la strukturon de l' arbo.

Ĉe vulpoj ĉiam naskiĝas nur vulpoj.

Infana inklino restas ĝis la fino.