Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/323

El Vikifontaro
Esperantista Centra LibrejoParis (p. 21)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  322
324  ►

323. - Estinta amiko estas plej danĝera malamiko.

Plej kruela estas redono por farita bono.

Kiu neniun savis, malamikojn ne havas.

Por via bono vin regalas bastono.

Putrado de fiŝo komenciĝas de l' kapo.

Batu malbonulon, li vin flatos, — kisu, li vin batos.