Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/343
343. — Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu.
Kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povas
Ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos.
Kiu servas al ĉiu, al si mem malutilas.
Kiu por ĉiuj laboras, pri si mem ne memoras.
Oni ne povas sin movi laŭ ĉiu vento aparte.
Azenon komunan oni batas plej multe.
Klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro.