Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/352
Aspekto
352. — Ĉiu propran saĝon posedas.
Montroj kaj konsiloj estas facilaj.
Zorgu pri vi, kaj nenion pli.
Ne ŝovu nazon en fremdan vazon.
Ne iru al fremda anaro kun via regularo.
Restu tajloro ĉe via laboro.