Saltu al enhavo

Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/390

El Vikifontaro
Esperantista Centra LibrejoParis (p. 25-26)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  389
391  ►

390. — Kun konfido neniam rapidu.

Kiu ne konfidas, tiu ne bedaŭras.

Vulpo faras oferon — atendu danĝeron.

Se ezoko piiĝis, gobio ne dormu.

Se lupo ekpentis, ŝafo atentu.

En nomo de l' ĉielo, sed pro bono de l' felo.

Parolo anĝela, sed penso pri ŝtelo.

Ne kredu al orelo, kredu al okulo.

Ne ĉiu raporto estas vera vorto. Ne kredu al parolo sen propra kontrolo.

Famo kredon alloga sed tre ofte mensogas.