Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/455
455. — Kiu multe parolas, malamikon konsolas.
Ju pli oni babilas, despli oni al si malutilas.
Tro multe da salo malbonigas la manĝon.
Pli bone ne sali, ol sali tro multe.
Sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti.
Montras parolo, kion cerbo valoras.
Mia lango — mia malamiko.
Kiu langon ne tenas, mem sin malbenas.