Saltu al enhavo

Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/490

El Vikifontaro
Esperantista Centra LibrejoParis (p. 31)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  489
491  ►

490. — Ju homo pli fiera, des puno pli severa.

Pro homo fiera ĝojas infero.

Malhumileco estas kara plezuro.

Fiereco venas antaŭ la falo.

Altan arbon batas la fulmo.

Kiu leviĝis fiere, baldaŭ falos al tero.