Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/525
525. — Forĝu feron dum ĝi estas varmega.
Fleksu arbon dum ĝia juneco.
Lernu juna, por esti saĝa maljuna.
Se junulo ne lernis, maljunulo ne scias.
Kiu neakiras, kiam li povas, tiu poste deziras,sed jam ne retrovas.
Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estas.
Okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita.
Se elsaltas la okazo, ĝi rompiĝas kiel vazo.
Atendis, meditis, ĝis en tombon englitis.