Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/580
Aspekto
580. — Ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron.
Ĝi glitas de li kiel pizo de muro.
Ĝi eĉ ne tuŝas lian orelon.
Vi povas eĉ haki lignon sur lia kapo.
Ĉio estas por li kiel polvero sur la tero.
Li zorgas pri ĝi kiel pri neĝo pasintjara.
Tra unu orelo eniras, tra la dua eliras.