Saltu al enhavo

Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/593

El Vikifontaro
Esperantista Centra LibrejoParis (p. 38-39)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  592
594  ►

593. — Donaco nesincera estas donaco infera.

Unu fojon oni donas kaj tutan vivon fanfaronas.

Donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu.

Ne donu kaj ne boju.

Li donas peceton da pano kaj bategon per mano.

Plena glaso da vino, sed kun guto da veneno. Li salutas profunde kaj mordas hunde.

Mielo sur lango, kaj glacio en koro.

Lango miela, sed koro kruela.

Ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero.