Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/637
Aspekto
637.— Tago aranĝas, tago ŝanĝas.
Tago tagon sekvas, sed ne similas.
Hodiaŭ festene, morgaŭ malplene.
Hodiaŭ forto, morgaŭ morto.
Vitro kaj feliĉo ne estas fortikaj.
De majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo.