Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/65
65. — Sen regalo ne estas balo.
Ĉe tablo malplena babilo ne fluas.
Malsata stomako orelon ne havas.
Malsatulon la fabloj ne nutros.
Tablon ornamas ne tuko, sed kuko.
Ne karesu per mano, sed karesu per pano.