Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/678
Aspekto
678. — Teni sian langon en la buŝo.
Kiu sian langon katenas, Dio lin benas.
Kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas.
Mastro elbabilis, gastoj ne silentos.
Vi sekrete vorton diros, ĝi tra l' tuta mondo iros.
Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino.