Saltu al enhavo

Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/719

El Vikifontaro
Esperantista Centra LibrejoParis (p. 45)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  718
720  ►

719. — Kiam havo malaperis, saĝo aperis.

Saĝa estas la frato post ricevo de l' bato.

Estis la tempo, ni ne komprenis, — pasis la tempo, la saĝ' al ni venis.

Post la fino de l' batalo estas multe da kuraĝuloj.

Post la batalo preĝo ne helpas.

Rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo.

Kiam kalo jam formanĝis, forpelado ne helpos.