Saltu al enhavo

Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/751

El Vikifontaro
Esperantista Centra LibrejoParis (p. 47)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  750
752  ►

751. — Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme.

Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo.

Bona estas fremdlando, sed aliaj tie loĝu.

Hejma dometo estas kiel patrineto.

Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto.

Mia loĝejo estas mia reĝejo.

En propra angulo ĉiu estas fortulo.