Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/855
855. — Rapide iras la vortoj, sed ne rapide la faroj.
De la buŝo ĝis la manoj estas granda interspaco.
Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto.
Granda parolisto estas duba faristo.
Granda parolo, sed malgranda volo.
Se vi senfine parolos, de ĝi la poto ne bolos.