Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/857
857. - Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon.
Ne laciĝu viaj manoj pri fremdaj infanoj.
Ne estingu la fajron, kiu vin ne bruligas.
Vin ne tuŝu la eraroj en fremdaj faroj.
Pri kio amikoj sekretas, ili vian juĝon ne petas.
Zorgu vian metion kaj ne miksu vin en alian.