Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/885
885. — Kiu tro multe deziras, nenion akiras.
Kiu serĉas marcipanon, perdas sian panon.
Kiu avidas pli bonan, perdas plej bezonan.
Tro grandaj kalkuloj kondukas al nuloj.
Kiu tro alte svingas, nenion atingas.
Tro da metioj, — profitoj neniaj.
Se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas.