Proverbaro Esperanta (Marko Zamenhof)/Алмазъ

El Vikifontaro
Varsovio (p. 5)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Алмазъ.

Mano manon lavas. Servo postulas reservon. Kvitiĝas servo per reservo. Razisto raziston razas. Vi min manĝigos, mi vin trinkigos.

Okulo de mastro pli ol beno de pastro. Ne fidu fidelulon, fidu propran okulon. Unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj.