Proverbaro Esperanta (Marko Zamenhof)/Алтынъ

El Vikifontaro
Varsovio (p. 5-6)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Алтынъ.

Mono plenumas ĉiujn oficojn. Plej certa laboro — laboro per oro. Por la mono pastra preĝo, por la mono romp’ de leĝo. Naskiĝu, edziĝu kaj mortu — ĉiam monon alportu. Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas.

Apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla. Sako ne sonas — amiko ne konas. Kiu havas oron, havas honoron. Riĉulo havas grandan parencaron. Kiu havas nenion, estas nenio. Venas profito — venas merito.

Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon. Avarulo pagas duoble. Patroj avaras, infanoj malŝparas.Dio ne ricevis, diablo forlevis.

Petro kornojn tenas, Paŭlo lakton prenas.

Groŝon ŝtelis — ho, ŝtelisto! milojn ŝtelis — financisto. Ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas.

Por riĉulo fasto — por malriĉulo festo. Pli bona io ol nenio. Al malriĉulo ovo kiel al riĉulo bovo.