Proverbaro Esperanta (Marko Zamenhof)/Барышъ

El Vikifontaro
Varsovio (p. 7)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Барышъ.

Akiro kaj perdo rajdas duope. Enspezo postulas elspezon. Tempo prenas, tempo pagas. Hodiaŭ supre, morgaŭ malsupre. Kiel akirite, tiel perdite.

Pli bona io, ol nenio. Pli bone malmulte gajni, ol multe perdi. De ŝafo senlana eĉ lanero taŭgas.

Bona gloro pli valoras ol oro.