Proverbaro Esperanta (Marko Zamenhof)/Беречь

El Vikifontaro
Varsovio (p. 7)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Беречь.

En malfacila horo eĉ groŝ’ estas valoro. Gardu kandelon por la nokto. Groŝo ŝparita neniam perdiĝas. Ŝparu kiam bone, vi havos kiam bezone.

Danĝera estas[1] bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj.

Ŝparu groŝon — vi havos plenan poŝon. Kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne kolektas. Riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo. Kiu groŝon ne honoras, eĉ duongroŝon ne valoras.

Singardeman Dio gardas. Kiu sin gardas, tiu sin savas. Gardatan ŝafon eĉ lupo timas. Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron.

  1. Preseraro: Danĝeraes tas.