Proverbaro Esperanta (Marko Zamenhof)/Богатый

El Vikifontaro
Varsovio (p. 8)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Бобъ
Богъ  ►
Богатый.

Ne estas piediranto kolego al rajdanto. Malriĉulo parencojn ne havas. Riĉulo kiel fajro proksime bruligas, malproksime ne varmigas. Por pot’ argila poto fera estas najbaro danĝera.

Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano.

Riĉeco estas frato de fiereco. Riĉulo havas kornojn, malriĉulo dornojn. Riĉulo veturas, malriĉulo kuras.

Kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas. Tro elektema ricevas nenion. Pli bona — estas malamiko de bona. Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estos.

Tro rapida riĉiĝo diablon ĝojigas. For konscienco, venos potenco. Fasto kaj preĝo riĉecon ne donas.

Oni vivas ne kun mono, sed kun persono. Granda doto kaj oro, sed mankas la koro. Doto koron ne varmigas.

Riĉeco sen gvido kiel ĉevalo sen brido. Pli bona homo sen mono, ol mono sen homo.

Riĉa preparo, sed povo avara. Kion mi povas, tion mi elŝovas. Nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo.

Bovidon mi atendis, infanon Dio sendis. Al malriĉulo infanoj ne mankas.

Vilaĝano kreditas, vilaĝestro pruntas. Festeno kaj ĉaso kaj da ŝuldoj amaso.

Al mono kaj forto humiliĝas la sorto. Ju pli da havo, des pli da pravo.

Kiu riĉiĝas, tiu fieriĝas. Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano. Se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas. Al sklavo mon’ ne estas savo — li ĉiam restas sklavo.