Proverbaro Esperanta (Marko Zamenhof)/Брань

El Vikifontaro
Varsovio (p. 10)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Брань.

Bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno. Insulto ne algluiĝas. Hundo bojas, homo vojas.

Disputu komence — vi ne malpacos en fino. Antaŭparolo liberigas de postparolo. Kiu demandas, tiu ne eraras.

Kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu.

Geamantoj sin pikas. Bato de patrino ne longe doloras.

Kolero pravecon ne donas. Per insulto kaj kolero ne klariĝas afero. Kiu koleras, tiu ne prosperas.

Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas. Kapo pekas, piedoj suferas.