Proverbaro Esperanta (Marko Zamenhof)/Бѣда

El Vikifontaro
Varsovio (p. 11-12)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Быть
Бѣда.

Malsaĝo estas najbaro de mizero. Plej danĝera malsano estas manko de saĝo. En mizero eĉ saĝulo estas malsaĝa.

Per bezono venas mono. Mizero instruas. Malsato donas spriton. Kiu devas, tiu povas. Se stomako doloras, kapo laboras.

Malfeliĉo malofte venas sole. Malfeliĉo venas, malfeliĉon kuntrenas. Malfeliĉoj kaj batoj venas ĉiam kun fratoj. Komenciĝis mizero, ĝi venas per pordo kaj fenestroj. Kie maldike, tie rompiĝas. Ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas. Fendita ligno facile ekbrulas.

Mizero sur mizero. Maro da mizeroj. Tie ĉi malbone, tie nebone. Kien vi vin turnos, ĉie malbone. Situacio sen eliro. Nek helpeble, nek konsileble. Konsilu kiu povas.

Malfeliĉo komuna estas malpli premanta. Konsoliĝas mizerulo, se li estas ne sola. En kompanio eĉ morto faciliĝas. En amaso eĉ morto estas pli gaja.

En plej alta mizero al Dio esperu. Mizero plej ekstreme, Dio plej proksime. Por ŝafo tondita Dio venton moderigas.

Pelu mizeron tra l’ pordo, ĝi revenos tra l’ fenestro.

Fremda mizero ne estas sufero. Kiu mizeron ne havis, mizeron ne konas. Nur suferinto ŝatas feliĉon. Fremda korpo ne doloras. Oni maron admiras, se oni maron ne iras.

Mizero faras viziton, ne atendante inviton. Kontraŭ malfeliĉoj baro ne ekzistas. Malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko. Neniu scias, kio morgaŭ lin trafos. Hodiaŭ festene, morgaŭ malplene. Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas. Hodiaŭ forto, morgaŭ morto.

Ne veku malfeliĉon, kiam ĝi dormas. Ne voku diablon, ĉar li povas aperi. Ne elvoku lupon el la arbaro. Malfeliĉo sin ne ĝenas, faru geston — ĝi tuj venas.

Deko da pekoj — unu la puno. Du mortojn vi ne havos, de unu vi vin ne savos. De unu bovo oni du felojn ne deŝiras.

Fremda malfeliĉo instruas. Nin instruas eraro, kiun faras najbaro.