Proverbaro Esperanta (Marko Zamenhof)/Ввѣряйся

El Vikifontaro
Varsovio (p. 12)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Бѣсъ
Ввѣряйся.

Konfidu, sed vidu. Tro da konfido kondukas al perfido. Amu Antonon, sed gardu vian monon. Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu. Dubo gardas kontraŭ risko. Ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate. Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem.