Proverbaro Esperanta (Marko Zamenhof)/Вещь

El Vikifontaro
Вещь.

Valoron de objekto ni ekkonas post difekto. Kion ni havas, por ni ne valoras, — kiam ni ĝin perdis, ni ploras. Post domaĝo venas saĝo. Taksi la sanon ni lernas en malsano. Ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj.