Proverbaro Esperanta (Marko Zamenhof)/Взять

El Vikifontaro
Взять.

Kiu levis la piedon, devas ekpaŝi. Kiu sin enjungis, devas tiri. Kiu entreprenis, tiu sin tenu. Kiu komencis kuiri, ne forkuru de l’ fajro.

Tie vi petos, vi tiros, vi nenion akiros. Nenia peno nek provo donos lakton de bovo.

Kio estas farita, estas sankciita.