Proverbaro Esperanta (Marko Zamenhof)/Видѣть

El Vikifontaro
(p. 13)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Видъ
Вина  ►
Видѣть.

Ni vidas, kiu ridas, — kiu ploras, ni ne vidas. Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas.

En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas. Malproksime vidas, antaŭ la nazo ne vidas. Kritiki estas facile, fari malfacile. Kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe. Propran ĝibon neniu vidas.

Arbaro aŭdas, kampo vidas. La muro havas orelojn.

Pro multo da arboj li arbaron ne vidas.

Kion mi ne scias, tion mi ne envias. Se okulo ne vidas, koro ne avidas. For de l’ okuloj, for de la koro. Antaŭ okuloj ne staras, doloron ne faras.

Laŭ la frukto oni arbon ekkonas.[1] Koniĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ ago. Poton taksu laŭ sono, sinjoron laŭ tono.

Vidas okulo, sed mano ne trafas.

  1. Preseraro: Troa linirompo.