Proverbaro Esperanta (Marko Zamenhof)/Воеводою

El Vikifontaro
Воеводою.

Ne ekzistas ofico sen benefico. Regna kaso — bona ĉaso. Estro ne malsatas. Kie estas pano, ne mankas panpecetoj. Kiu havas abelojn, havas mielon. Hakado de ligno donas lignerojn. Kiu panon donas, malsaton ne konas. Estas ŝafoj, estos lano.

Peto de barono estas ordono. Sinjoro petas, kvazaŭ dekretas.