Proverbaro Esperanta (Marko Zamenhof)/Воля

El Vikifontaro
(p. 14-15)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Вола
Воля.

Feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas. De tro da pano venas malsano. Tro nutrata kapro fariĝas kiel apro. Se al hundo mankas nenio, ĝin atakas rabio. Tro da libero kondukas al mizero.

Voli aŭ ne voli neniu malpermesas. Liberulo iras, kien li deziras. Kiom da koroj, tiom da voloj. Volo kaj deziro leĝojn ne konas.

Bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno.

Propra volo ordonon superas. Volo kaj sento faras pli ol prudento. De la volo la ordono pli efikas ol bastono. Jugo propravola ne estas malmola. Kion oni volas, tion oni povas. Volanta kruro ne laciĝas de kuro. Deziru sincere, vi atingos libere.

Kiam kato promenas, la musoj festenas. Mastro en vojo — servantoj en ĝojo.

Pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero. Pli bona branĉo sennuksa, ol kaĝo plej luksa. Pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavo. Vivu mizere, sed vivu libere! Seka panpeco, sed en libereco.