Proverbaro Esperanta (Marko Zamenhof)/Воръ

El Vikifontaro
Воръ.

Ŝtelisto ŝteliston ne perfidas. Korvo al korvo okulon ne pikas. Lupo lupon ne manĝas. Parenc’ al parenco ne malhelpas intence. Sango komuna reciproke sin altiras. Sango ne silentas, sian sangon ĝi sentas.

Ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas. Ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo. Kion mem mi faras, tion ĉie mi flaras.

Okazo faras ŝteliston. Malfermita kelo tentas al ŝtelo. Oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon.

Oni komencas per ŝteleto, kaj finas per ŝtelegoj. Infano ŝtelas ovon, grandaĝulo ŝtelas bovon. Ne trovante bovinon, oni ŝtelas kokinon.

Kiu ŝteliston regalas, mem ŝteliston egalas. Ŝtelaĵokaŝisto mem estas ŝtelisto.

Kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas. Ne ŝtelus ŝtelistoj, se ne ekzistus kaŝistoj.

Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos.

Ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas.

Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas. Sur la ŝtelisto brulas la ĉapo. Scias la kato, kies lardon ĝi manĝis. Se en kor’ io sidas, vizaĝo perfidas. Kiu resonis, tiu sin donis. Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto. Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas.

Ne kaptita — ne punita. Suspekto pruvon ne egalas. Por pendigi ŝteliston, antaŭe lin kaptu.

Ŝteli ĉe ŝtelisto estas malfacile. Ĉe mastro ŝtelisto la servantoj ne ŝtelas. Ŝtelisto ŝteliston evitas, ĉar li tie ne profitas.

Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas.

Ne kotas besto en sia nesto.

Ricevis bandito laŭ sia merito. Kia fripono, tia bastono.

Unufoje ŝtelinta restas ĉiam ŝtelisto. Unu fojon ŝtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon.