Proverbaro Esperanta (Marko Zamenhof)/Вѣкъ

El Vikifontaro
Вѣкъ.

En ĉiu aĝo devas kreski la saĝo. Homo lernas la tutan vivon. Vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu. Plej saĝa maljunulo ne estas tro saĝa. Por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno.

Vivon travivi estas art’ malfacila. Vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas.